Mallongigitaj Morfemoj
Speciala trajto de Globasa estas la uzo de mallongigitaj morfemoj. Mallongigitaj morfemoj estas funkciaj vortoj aŭ afiksoj kun pli mallonga formo kaj tipe pli mallarĝa aŭ pli vasta signifo ol iliaj respondaj gepatraj vortoj. Mallongigitaj morfemoj ne estas derivitaj vortoj per se, kaj fakte estas plej bone rigardataj kiel tute sendependaj radikvortoj kiuj estas similaj laŭ formo al certaj enhavaj vortoj kiel maniero faciligi la procezon lerni ilin. Rezulte, mallongigitaj morfemoj ne bezonas ekesti per sistema ŝablono.
Simila trajto troviĝas en naturaj lingvoj. En la kreolaj lingvoj de la mondo, ekzemple, estas komune vidi funkciajn vortojn ekesti el enhavaj vortoj el la gepatra lingvo. Fakte, tiel plej multaj naturaj lingvoj evoluuis kaj generis funkciajn vortojn kaj gramatikajn morfemojn. Por fascina diskuto pri ĉi tiu temo vidu The Unfolding of Language: An Evolutionary Tour of Mankind's Greatest Invention, de Guy Deutscher.
La jenaj funkciaj vortoj estas mallongigitaj morfemoj:
- cel (al, por, por ke) de cele (celo, intenco)
- dur (dum) de dure (daŭro)
- fal (farita de) de fale (fari)
- fol (laŭ, apud) de folo (sekvi)
- ger (volus) de eger (se)
- har (kun, havante) de hare (havi)
- kom (ol) de kompara (komparo/kompari)
- kos (pro, kaŭze de) de kosa (kaŭzo)
- kwas (kvazaŭ) de kwasi (ŝajna)
- pas (tra) de pasa (pasi)
- sol (nur) de solo (sola)
- tas (al, por, dativo) de taslum (ricevi)
- tem (pri, rilate al) de tema (temo)
- ton (kune kun) de tongo (kune)
- wey (ĉirkaŭ) de jowey (ĉirkaŭaĵo)
- yon (kun, per, de) de yongu (uzi)
La jenaj prefiksoj estas mallongigitaj morfemoj:
- aw- (for) de awsenti (foresta)
- awto- (aŭto-, aŭtomate) de awtomati (aŭtomata)
- du- (kontinua/kutima aspekto) de dure (daŭro)
- fin- (fino/finiĝo) de fini (fino, finiĝo)
- fron- (antaŭen) de fronta (frunto, fronto)
- ja- (tuj apuda) de jara (najbaro)
- pre- (ĉi tie/tie) de presenti (ĉeesta)
- pos- (kontraŭa) de opos (kontraŭa)
- ru- (retro, malantaŭen) de ruke (dorso, malantaŭo)
- xor- (komenco, komenci) de xoru (komenco, komenci)
La jenaj sufiksoj estas mallongigitaj morfemoj:
- -cu (netransitiva) de cudu (akiri, ricevi, preni)
- -gon (geometria figuro kun specifa nombro da anguloj) de gono (angulo)
- -gi (transitiva) de gibe (doni)
- -je (grado) de daraje (grado)
- -sa (lingvo; bestaj krioj) de basa (lingvo)