​Vortordo: Frazstrukturo

SVO

La tipa frazordo en Globasa estas Subjekto-Verbo-Objekto.

SVO-Frazstrukturo
Subjekto Verbo Objekto
patre
patro
mwa
kisi
matre
patrino
Patre mwa matre.
La patro kisas la patrinon.

Markilo de Rekta Objekto

Krom S-V-O, Globasa permesas du aliajn eblojn, kie la subjekto ĉiam antaŭas la verbon: S-O-V kaj O-S-V. Ĉi tiu fleksebla frazordo eblas per la markilo de rekta objekto el, kiu esence funkcias kiel prepozicio. Kiel ilustrite sube, el estas uzata kun S-O-V kaj O-S-V, kiuj estas tipe uzataj nur en poezio kaj kanttekstoj.

  • Patre mwa matre. - (S-V-O) La patro kisas la patrinon.
  • Patre el matre mwa. - (S-O-V) La patro kisas la patrinon.
  • El matre patre mwa. - (O-S-V) La patro kisas la patrinon.

Etimologio de el: Korea (을 “eul”)

Kopulo

La verbo sen (esti), konata kiel la kopulo, funkcias kiel predikatmarkilo kun frazelementoj krom predikataj verbofrazoj, ligante la subjekton kun substantivaj frazoj, nominalaj (infinitivaj) verbofrazoj, adjektivaj frazoj, prepoziciaj frazoj kaj subpropozicioj.

Frazstrukturoj kun Kopulo
Subjekto Kopulo Substantiva Frazo
nini
infano (knabo aŭ knabino)
sen
estas
misu bete
mia infano
Nini sen misu bete.
La infano estas mia infano.
Subjekto Kopulo Infinitiva Verbofrazo
cele
celo
sen
estas
na triunfa
venki
Cele sen na triunfa.
La celo estas venki.
Subjekto Kopulo Adjektiva Frazo
uma
ĉevalo
sen
estas
perfetomo syahe
perfekte nigra
Uma sen perfetomo syahe.
La ĉevalo estas perfekte nigra.
Subjekto Kopulo Prepozicia Frazo
myaw
kato
sen
estas
in sanduku
en la skatolo
Myaw sen in sanduku.
La kato estas en la skatolo.
Subjekto Kopulo Subpropozicio
yusu problema
via problemo
sen
estas
ki yu godo fikir
ke vi tro pensas
Yusu problema sen ki yu godo fikir.
Via problemo estas, ke vi tro pensas.

La demandovortoj keloka kaj kewatu kaj ankaŭ ĉiuj iliaj korelativoj ankaŭ ligiĝas al subjektoj per la kopulo.

Myaw sen keloka?
Kie estas la kato?

Filme sen kewatu?
Kiam estas la filmo?

En neformala lingvaĵo, la kopulo povas esti preterlasita kiam ĝi ligas adjektivajn frazojn.

Uma (sen) perfetomo syahe.
La ĉevalo estas perfekte nigra.

Infinitivaj Verbofrazoj

Infinitivaj verbofrazoj estas markitaj per la partikulo na sekvita de la verbo. Ili estas uzataj en la jenaj frazstrukturoj.

Komplementoj de Substantivoj/Verboj

La infinitiva verbformo devas esti uzata en komplementoj de substantivoj kaj verboj (transitivaj, netransitivaj aŭ stataj).

  • Verbkomplementoj

Mi suki na lala.
Mi ŝatas kanti.

Mi musi na ergo.
Mi devas labori.

Mi no abil na danse.
Mi ne povas danci.

Gitara sen asan na soti.
La gitaro estas facila por ludi.

Mi sen jumbi na idi.
Mi estas preta por iri.

  • Substantivkomplementoj

misu xiwon na oko yu - mia deziro vidi vin

Nominalaj Verbofrazoj

Verbofrazoj, kiuj funkcias anstataŭ substantivaj frazoj, estas konataj kiel nominalaj verbofrazoj kaj postulas la infinitivan verbformon.

  • Kun kopulaj (sen) frazoj kiel montritaj supre:

Cele sen na triunfa.
La celo estas venki.

En ĉi tiuj frazoj, subjektaj infinitivaj verbofrazoj povas esti movitaj al la fino de la frazo. Tamen, la pronomo to devas anstataŭigi la infinitivan verbofrazon kaj komo devas esti aldonita antaŭ la translokigita frazo.

Na sen nensabar sen problema.
Esti senpacienca estas problemo.

To sen problema, na sen nensabar.
Estas problemo esti senpacienca.

Na soti gitara sen asan.
Ludi la gitaron estas facile. Gitarludado estas facila.

To sen asan, na soti gitara.
Estas facile ludi la gitaron.

Na suyon in bahari sen amusane.
Naĝi en la maro estas amuze. Naĝado en la maro estas amuza.

To sen amusane, na suyon in bahari.
Estas amuze naĝi en la maro.

  • Kiel komplemento de prepozicio:

fe tayti fe na danse - Anstataŭ danci

Te le sokutu dur na danse.
Li falis dum dancado.

Fe na doxo, nini le xorsomno.
Legante, la knabo ekdormis.

Prepoziciaj Frazoj

Globasa, kiel plej multaj SVO-lingvoj, uzas prepoziciojn anstataŭ postpoziciojn. Prepoziciaj frazoj ĉiam tuj sekvas la substantivajn frazojn, kiujn ili modifas.

Myaw in sanduku somno.
La kato en la skatolo dormas.

Prepoziciaj frazoj, kiuj modifas verbojn, ĝuas relative liberan vortordon kaj povas esti movitaj ie ajn en la frazo. Kiam ili estas movitaj antaŭ la verbo, komoj estas uzataj kiel videblas sube.

Myaw yam in sanduku maux.
Myaw yam maux in sanduku.
Myaw, in sanduku, yam maux.
In sanduku, myaw yam maux.
La kato manĝas la muson en la skatolo.

Por indiki pozicion sen referenco al loko, prepozicioj estas transformitaj en substantivojn per aldono de -ya por formi prepoziciajn frazojn kun fe.

Myaw sen fe inya.
La kato estas ene.

Myaw fe inya somno.
La kato ene dormas.

Fe inya, myaw somno.
Ene, la kato dormas.

Nerekta Objekto

La nerekta objekto ĉiam estas markita per la prepozicio tas (al, por). Nerektaj objektaj frazoj, kiel rektaj objektaj frazoj markitaj per el, povas esti movitaj sen la bezono indiki la movadon per komoj.

Mi gibe kitabu tas nini.
Mi donas la libron al la infano.

Mi gibe tas nini kitabu.
Mi donas al la infano la libron.

Mi gibe kitabu tas te.
Mi donas la libron al ŝi/li.

Mi gibe tas te kitabu.
Mi donas al ŝi/li la libron.

Mi gibe to tas nini.
Mi donas ĝin al la infano.

Mi gibe to tas te.
Mi donas ĝin al ŝi/li.

Tas nini mi gibe kitabu.
Al la infano mi donas libron.

Tas te mi gibe to.
Al ŝi/li mi donas ĝin.

Frazenaj Prepozicioj

Globasa uzas plurajn frazenajn prepoziciojn uzante fe sekvita de substantivo sekvita de de.

Baytu fe kapi de liljabal sen kimapul.
La domoj sur la pinto de la monteto estas multekostaj.

Por indiki pozicion sen referenco al loko, frazenaj prepozicioj simple preterlasas de.

Baytu fe kapi sen kimapul.
La domoj sur la pinto estas multekostaj.

Fe kapi, baytu sen kimapul.
Sur la pinto, la domoj estas multekostaj.

Kimapul baytu sen fe kapi.
La multekostaj domoj estas sur la pinto.

Prepoziciaj Verboj

En Globasa, prepozicioj povas esti transformitaj en verbojn per la sufikso -ya kiel alternativo al ligado de prepoziciaj frazoj al subjektoj per la kopulo, kiel vidite supre.

Frazstrukturo kun Prepozicia Verbo
Subjekto Prepozicia Verbo Substantiva Frazo
myaw
kato
inya
estas ene
sanduku
skatolo
Myaw inya sanduku.
La kato estas ene de la skatolo.

Prepoziciaj verboj povas esti sekvataj de substantiva frazo aŭ ne.

Myaw inya.
La kato estas ene.

Substantivoj uzataj en frazenaj prepozicioj ankaŭ povas esti uzataj kiel verboj same kiel prepoziciaj verboj.

Myaw ruke sanduku.
La kato estas malantaŭ la skatolo.

Myaw ruke.
La kato estas malantaŭe.

leya kaj xaya

La substantivoj leya kaj xaya ankaŭ funkcias kiel la verbaj ekvivalentoj de la prepozicioj lefe kaj xafe. Alivorte, lefeya kaj xafeya ne estas uzataj, same kiel leli kaj xali estas uzataj anstataŭ lefeli kaj xafeli.

  • leya - (n) la pasinteco; (v) esti antaŭ, veni antaŭ, antaŭi
  • xaya - (n) la estonteco; (v) esti post, veni post, sekvi

feya

La prepozicia verbo feya (esti ĉe) povas laŭvole esti uzata kiel kopulo kun -loka kaj -watu korelativoj.

Kastilo feya keloka?
Kie troviĝas la kastelo?

hay

La verbo hay estas uzata por esprimi ekzistas/estas. Ĉi tiu estas la sola verbo en Globasa, kiu permesas al la subjekto veni aŭ antaŭ aŭ post la verbo. Tra lingvoj, la subjekto de la ekvivalento de hay tipe venas post la verbo.

Multi kitabu hay in kitabudom.

Hay multi kitabu in kitabudom.
Estas multaj libroj en la biblioteko.

La verbo hay ankaŭ estas uzata en frazoj rilataj al atmosferaj kondiĉoj, kiel ekzemple la jenaj:

Hay barix.To barix.
"Estas pluvo." aŭ "Ĝi pluvas."
Pluvas.

Hay termo.To sen termopul.
"Estas varmego." aŭ "Estas varme."
Estas varme.

Konjunkcio ki

La konjunkcio ki estas uzata kiam subpropozicio (frazo enigita en la ĉeffrazon) funkcias anstataŭ aŭ la rekta objekto aŭ la subjekto.

Subpropozicio Anstataŭ Rekta Objekto

Frazstrukturo kun Subpropozicio Anstataŭ Rekta Objekto
Subjekto kaj Verbo Subpropozicio Anstataŭ Rekta Objekto
mi jixi
mi scias
ki yu le xuli mobil
(ke) vi riparis aŭton
Mi jixi ki yu le xuli mobil.
Mi scias (ke) vi riparis la aŭton.

Subpropozicio Anstataŭ Subjekto

Frazstrukturo kun Subpropozicio Anstataŭ Subjekto
Subpropozicio Anstataŭ Subjekto Predikato
ki yu le xuli mobil
Ke vi riparis la aŭton
no surprisa mi
ne surprizas min
Ki yu le xuli mobil no surprisa mi.
Ke vi riparis la aŭton ne surprizas min.

Subjektaj ki subpropozicioj povas esti movitaj al la fino de la frazo. Tamen, la pronomo to devas anstataŭigi la ki subpropozicion kaj komo devas esti aldonita antaŭ la menciita frazo.

To no surprisa mi, ki yu le xuli mobil.
Ne surprizas min, ke vi riparis la aŭton.

Demandoj

En Globasa, la vortordo de demandaj frazoj estas la sama kiel tiu de iliaj ekvivalentaj asertaj frazoj.

Jes/Ne Demandoj

Jes/ne demandoj estas formitaj per aldono de la partikulo kam komence de la ekvivalenta aserta frazo. Ĉi tio estas ilustrita en la jenaj frazparoj kun (1) aserta frazo kaj (2) la ekvivalenta jes/ne demando.

(1) Yu sen yamkal.
Vi estas malsata.

(2) Kam yu sen yamkal?
Ĉu vi estas malsata?

(1) Yu yam mahimaso.
Vi manĝas fiŝon.

(2) Kam yu yam mahimaso?
Ĉu vi manĝas fiŝon?

Kio- Demandoj

Simile, kio-demandoj konservas la tipan vortordon. Ĉi tio estas ilustrita en la jena frazparo kun (1) demando kies vortordo spegulas tiun de (2) ebla respondo.
(1) Yusu name sen keto?
"Via nomo estas kio?"
Kio estas via nomo?

(2) Misu name sen Robert.
Mia nomo estas Roberto.

(1) Yu sen kepul?
"Vi estas kiel?"
Kiel vi fartas?

(2) Mi sen bon.
Mi fartas bone.

(1) Parti xa okur keloka?
"La festo okazos kie?"
Kie okazos la festo?

(2) Parti xa okur in misu preferido restoran.
La festo okazos en mia plej ŝatata restoracio.

Dupunktaj Demandoj

Dupunktaj demandoj en Globasa estas kiel sekvas.

Yu suki keto: kafe or cay?
"Vi ŝatas kion: kafon aŭ teon?"
Ĉu vi ŝatas kafon aŭ teon?

Yu ogar keloka: in Barati or Indonesi?
"Vi loĝas kie: en Barato aŭ Indonezio?"
Ĉu vi loĝas en Barato aŭ Indonezio?