Pronomoj

Subjektaj/Objektaj Pronomoj

La subjektaj/objektaj pronomoj de Globasa estas jenaj:

singularo pluralo
1-a persono mi - mi imi - ni
2-a persono yu - vi uyu - vi
3-a persono
(vivaĵo)
te - li, lin, ŝi, ŝin, ĝi ete - ili
3-a persono
(nevivaĵo)
to - ĝi oto - ili
ren - oni
se - ‘refleksiva pronomo’ (min, vin, sin, nin, vin, sin)
da - 'relativa pronomo' (kiu, kiu, kiu, kiuj)

La seksneŭtralaj te kaj ete estas uzataj por ĉiuj vivaj formoj kaj personigitaj objektoj. Se necesas emfazi la sekson, la adjektivoj fem kaj man, ankaŭ uzataj por substantivoj, povas esti uzataj kiel prefiksoj.

  • femte - ŝi
  • mante - li
  • femete/manete - ili

seli

La adjektivo seli estas uzata kun subjektaj pronomoj por esprimi emfazon de si mem.

seli mi - mi mem
seli yu - vi mem
ktp.

Posedaj Adjektivoj

La posedaj adjektivoj estas derivitaj de la pronomoj per aldono de la sufikso -su:

singularo pluralo
1-a persono misu - mia imisu - nia
2-a persono yusu - via uyusu - via
3-a persono
vivaĵo
tesu - ŝia, lia, ĝia etesu - ilia
3-a persono
nevivaĵo
tosu - ĝia otosu - ilia
rensu - onia
sesu - mia propra, via propra, ŝia propra, lia propra, nia propra, ilia propra
dasu - (relativaj propozicioj) ŝia, lia, ĝia, ilia

Kiel ĉe la pronomoj, la seksneŭtralaj posedaj adjektivoj tesu kaj etesu estas tipe uzataj por ĉiuj triapersonaj vivaĵoj. Se necesas emfazi la sekson, la prefiksoj fem kaj man povas esti uzataj.

  • femtesu - ŝia
  • mantesu - lia
  • femetesu/manetesu - ilia

Posedaj Pronomoj

La posedaj pronomoj estas derivitaj de la posedaj adjektivoj per aldono de la pronomo (e)te(o)to:

singularo pluralo
1-a persono misu te/to - mia imisu te/to - nia
2-a persono yusu te/to - via uyusu te/to - via
3-a persono
vivaĵo
tesu te/to - ŝia, lia, ĝia etesu te/to - ilia
3-a persono
nevivaĵo
tosu te/to - ĝia otosu te/to - ilia
rensu te/to - onia
sesu te/to - mia propra, via propra, ŝia propra, lia propra, nia propra, ilia propra

Triapersonaj Pronomoj ĉe Fino de Substantivaj Frazoj

Kiel vidite sub Korelativoj, triapersonaj pronomoj (te/to kaj ete/oto) estas uzataj por korelativaj pronomoj ĉar determiniloj (ke, hin, den, ktp.) ĉiam devas esti sekvataj de (pro)nomo. Vidu Substantivaj Frazoj.

Simile, (e)te/(o)to estas uzataj ĉe la fino de substantivaj frazoj kiam la substantivo estas subkomprenata.

Unu kialo por ĉi tiu regulo, kiel ilustrite sube, estas ke ĉar substantivoj kaj verboj havas la saman formon en Globasa, lasi determinilon aŭ adjektivon sen (pro)nomo povas eble esti miskomprenata kiel modifanta la substantivon/verbon tuj sekvantan.

Multi te pala sol in Englisa.
Multaj (homoj) parolas nur (en) la angla.

Alia kialo, kiel ilustrite sube, estas ke Globasa ne uzas artikolojn. Do dum la angla povas uzi adjektivojn kiel substantivojn, Globasa ne povas.

bon te, bur te ji colo te
la bona (ulo), la malbona (ulo) kaj la malbela (ulo)

Rimarku ankaŭ, ke kvankam te kaj to estas singularaj pronomoj, ili povas esti laŭvole uzataj kun vortoj indikantaj pluropon, kiel ekzemple max, min, multi, xosu.